Manifesto de Superrealismo

Le Manifeste du surréalisme
arta manifesto
Aŭtoroj
Aŭtoro André Breton
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1924
Ĝenro manifesto
vdr

La Manifesto de Superrealismo estis verkita per la franca verkisto André Breton kaj estis eldonita en 1924. Tiu dokumento difinas Superrealismon kiel:

Psika aŭtomatismo en ĝia pura stato, per kiu oni proponas esprimi -- pervorte, en maniero de la skribita vorto, aŭ en iu alia maniero -- la efektivan funkciadon de pensado. Diktita per la penso, en la foresto de iu kontrolita ekzerco per racio, krom de iu estetika aŭ morala koncerno.

La teksto enhavas nombrajn ekzemplojn de la aplikoj de Superrealismo al poezio kaj literaturo, sed klarigas, ke la principoj de Superrealismo povas esti aplikataj al iuj ajn cirkonstancoj de vivo, kaj ke ili ne estas limigitaj nur al la arta regno. La graveco de la sonĝo kiel baseno de Superrealisma inspirado ankaŭ estas substrekita.

Breton ankaŭ diskutas sian komencan renkonton kun la superreala en fama priskribo de hipnota stato, kiun li unu fojon spertis. En ĝi, stranga frazo seneksplike aperis en lia menso: Estas viro tranĉita en du per la fenestro. Tiu ĉi frazo eĥas la areston de Breton de Superrealismo kiel ironian kunmeton de du malproksimaj realecoj, kunprenitan kune por krei novan, strangegan union.

La manifesto ankaŭ referencas la nombrajn antaŭvenantojn de Superrealismo, kiuj enkarnigis la Superrealisman spiriton antaŭ lia verkado de la manifesto, enhavante tiajn gravulojn kiel Marquis de Sade, Charles Baudelaire, Arthur Rimbaud, Lautréamont, Raymond Roussel, kaj eĉ tiel malfreŝdate kiel Dante.

La verkaĵoj de kelkaj el liaj samtempuloj en evoluigi la Superrealisman stilon en poezio ankaŭ estas cititaj, enhavante tekstojn de Philippe Soupault, Paul Éluard, Robert Desnos kaj Louis Aragon, inter aliuloj.

La manifesto estis skribita kun multe da absurda komedio, demonstrante la influon de la Dadaisma movado, kiu tuj antaŭvenis ĝin en Francio, kaj en kiu Breton estis grava membro.

La teksto findas per aserti, ke Superrealisa agado sekvas neniujn fiksan planon aŭ konvencian fasonon, kaj ke Superrealistoj estas fine malfilistroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search